La situacio en Bangkok
14 majo 2010
Resumo de la okazaĵoj en centra Bangkok la 13-an kaj 14-an de majo 2010:
- La bilanco de hieraŭ: 1 mortinto, multaj vunditoj, inkluzive de Redhirt-gvidanto kaj eks-generalo Khattiya Sawatdiphol, pli konata kiel Seh Daeng (58).
- Nekonfirmitaj raportoj: almenaŭ kvar mortintoj kaj multaj vunditoj hodiaŭ.
- Laŭ The New York Times, la centro de Bangkok similas batalkampon.
- La ruĝĉemizoj uzas katapultojn, lancojn, artfajraĵon kaj memfaritajn raketojn.
- La sono de interpafado kaj eksplodoj proksime de la protestlokoj preskaŭ la tutan tagon.
- Plej multaj ambasadoj en la areo estas fermitaj, inkluzive de Nederlando, Britio kaj Usono.
- La perforto eskaladis vendrede kiam manifestacianoj kaptis, vandaligis kaj fajrodetruis armeajn veturilojn.
- La televidkanalo France 24 diras, ke unu el siaj korespondistoj, Nelson Rand, estis pafmortigita en la kruro dum raportado pri la tumulto vendrede posttagmeze.
- Ankaŭ a tajlanda fotisto estis supozeble pafita.
- Kelkaj barikadoj ĉe la rando de la protesta areo estis ekbruligitaj.
- Ruĝĉemizoj travagas la stratojn kun memfaritaj armiloj, inkluzive de arkoj kaj sagoj, skarpoj kaj bambuaj lancoj, kaj metalstangoj.
- La tajlanda registaro ne (ankoraŭ) volas elpeli la areon Ratchaprasong pro la ĉeesto de infanoj, virinoj kaj maljunuloj.
.